PRI NI

La historio de la komando komenciĝis en la aŭroro de dumila jaroj, la kolektivo en tiu tempo konsistis de 4 personoj: 2 gitaroj, voĉo kaj tamburoj. La ĉefa temaro de la muziko estis la sombra flanko de slava paganismo. Rapidaj trostreĉitaj gitaroj, ŝiritaj tamburaj ritmoj kaj krianta interrompata voĉo konsistigis la fundamenton de la kompozicioj. En la vintro de 2005 jaro la debuta prezentado (alte aprezita de la publiko) okazis dum la festivalo “Vault in metal zone”.

Plu la kolektivo partoprenis en vico de lokaj koncertoj kaj festivaloj, kaj ankaŭ estis kompletigita de aliaj membroj: basgitaro kaj fluto eniris en la kontingenton. Longatempe konstanta ŝanĝo de membroj ne permesis fari plenan albumon. Neprecize parolante, la konstanta kontingento tiam konsistis nur de 2 personoj.

La periodo, kiu komencis en 2014 jaro, fariĝis rezoluta paŝo antaŭen: tiutempe la muziko ricevis pli melodia sonado. Aktiva koncerta laboro estis farata en hejmregiono kaj aliaj regionoj. Post daŭra preparo kaj diversaj tensioj, en 2017 jaro, la unua plena albumo “En skarlataj radioj de pasintaj jaroj” estis publikigita. La etskala eldonkvanto estis eldonita de “Barbatos Productions”.

En 2018 jaro la bando decidis ŝanĝi sian nomon je “Leskult”, kaj ankaŭ la kontingento ŝanĝiĝis: nova muziko komencis esti kompletigata de la atmosfero de elektronikaj instrumentoj. Nuntempe la kolektivo laboras super la surdiskigado de novaj kompozicioj.